AR

BE

BG

BN

BS

CA

CS

DE

EL

EM

EN

EO

ES

ET

FA

FI

FR

HE

HR

HU

ID

IT

JA

KA

KN

KO

LT

LV

MR

NL

NN

PA

PL

PT

PX

RO

RU

SK

SR

SV

UK

VI

ZH

Lingvo kaj matematiko

La penso kaj la lingvo konsistigas tuton. Ili influas sin reciproke. La lingvaj strukturoj markas la strukturojn de nia penso. En iuj lingvoj ekzemple ne ekzistas vortoj por nombroj. La parolantoj ne komprenas la koncepton de nombroj. Ankaŭ la matematiko kaj la lingvoj iel konsistigas tuton. La gramatikaj kaj matematikaj strukturoj ofte similas. Iuj esploristoj kredas ke ili ankaŭ simile traktiĝas. Ili pensas ke la parolcerbareo ankaŭ respondecas pri la matematiko. Ĝi povus helpi la cerbon efektivigi kalkulojn. Sed freŝaj esploroj kondukas al alia rezulto. Ili montras ke nia cerbo traktas la matematikon sen la parolo. Esploristoj pristudis tri virojn. La cerbo de tiuj subjektoj estis vundita. Rezulte, la parolcerbareo estis ankaŭ damaĝita. Tiuj viroj parolante havis grandajn problemojn. Ili ne plu povis formuli simplajn frazojn. Nek vortojn ili povis kompreni. Post la lingva testo, la viroj devis solvi kalkulajn problemojn. Iuj el tiuj matematikaj enigmoj estis tre kompleksaj. La subjektoj malgraŭe kapablis ilin solvi! La rezulto de tiu esploro estas tre interesa. Ĝi montras ke la matematiko ne estas kodita per vortoj. La lingvo kaj la matematiko eble havas la saman bazon. Ambaŭ traktiĝas de la sama areo. Sed la matematiko tiucele ne bezonas unue tradukiĝi en parolon. La lingvo kaj la matematiko eble evoluas ankaŭ kune… Kiam la cerbo estas finevoluigita, ili tiam ekzistas dise unu de la alia!

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2018. All rights reserved.