egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

Kiel oni samtempe lernas du lingvojn

Hodiaŭ la fremdaj lingvoj pli kaj pli graviĝas. Multaj homoj lernas fremdan lingvon. Sed ekzistas multaj interesaj lingvoj en la mondo. Iuj homoj tial lernas plurajn lingvojn samtempe. Kiam infanoj dulingve kreskas, tio ĝenerale ne estas problemo. Ilia cerbo aŭtomate lernas ambaŭ lingvojn. Ili maljuniĝante scias, kio apartenas al kiu lingvo. La dulingvuloj konas la tipajn karakterizaĵojn de ambaŭ lingvoj. Malsamas por la plenkreskuloj. Ili ne tiom facile povas lerni du lingvojn paralele. Kiu samtempe lernas du lingvojn, tiu atentu kelkajn regulojn. Gravas unue kompari inter si ambaŭ lingvojn. La samfamiliaj lingvoj ofte tre similas. Tio povas konduki al konfuzoj. Tial sencohavas precize analizi ambaŭ lingvojn. Oni ekzemple povas skribi liston. Oni tie enskribas la komunaĵojn kaj la diferencojn. Tiele, la cerbo devas intense okupiĝi pri ambaŭ lingvoj. Ĝi pli bone memorigas la apartaĵojn de ambaŭ lingvoj. Oni ankaŭ devus elekti kolorojn kaj dosierujojn polingve. Tio helpas klare distingi inter la lingvoj. Malsamas kiam oni lernas malsimilajn lingvojn. Inter malsamegaj lingvoj oni ne riskas konfuzi. Oni tiukaze riskas kompari la lingvojn inter si! Sed pli bone estus kompari la lingvojn kun la gepatra lingvo. Kiam la cerbo ekkomprenas la kontraston, ĝi pli efike lernas. Gravas ankaŭ ke ambaŭ lingvoj egalintense lerniĝu. Sed teorie ne gravas por la cerbo kiom da lingvoj ĝi lernas…

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.