egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La hispana lingvo

La hispana lingvo apartenas al la mondaj lingvoj. La hispana estas la gepatra lingvo de pli ol 380 milionoj da homoj. Aldoniĝas multegaj homoj kiuj lernas ĝin kiel duan lingvon. Sekve, la hispana estas unu el plej gravaj lingvoj de la terglobo. Ĝi ankaŭ estas la plej granda latinida lingvo. La hispanparolantoj mem nomas sian lingvon españolcastellano. La termino castellano malkaŝas la originon de la hispana lingvo. Ĝi evoluis el la popola lingvo de la regiono Kastilio. Ekde la 16a jarcento la plej multaj hispanoj parolis la kastilian. Hodiaŭ la terminoj hispana kaj kastilia sinonime uziĝas. Sed ili ankaŭ povas havi politikan dimension. La hispana estis disvastigita per la konkeroj kaj la koloniigo. Oni parolas la hispanan ankaŭ en okcidenta Afriko kaj en la Filipinoj. Sed la plej multaj hispanparolantoj vivas en Ameriko. La hispana estas la dominanta lingvo en centra kaj suda Ameriko. Sed la nombro de hispanparolantoj kreskas ankaŭ en Usono. Ĉirkaŭ 50 milionoj da homoj en Usono parolas la hispanan. Tio estas pli ol en Hispanujo! La amerika hispana diferenciĝas de la eŭropa hispana. Tiuj diferencoj koncernas precipe la vortprovizon kaj la gramatikon. En Ameriko uziĝas ekzemple alia formo por la preterito. Ankaŭ en la vortprovizo troveblas multaj diferencoj. Iuj vortoj ekzistas nur en Ameriko, aliaj male nur en Hispanujo. Sed ankaŭ en Ameriko la hispana ne estas unuforma. Estas multaj malsamaj variaĵoj de la amerika hispana. Post la angla, la hispana estas la plej lernata fremda lingvo en la mondo. Kaj ĝi relative rapide lerneblas… Kion vi plu atendas? - ¡Vamos!

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.