egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La beboj kapablas lerni la gramatikajn regulojn

La infanoj tre rapide kreskas. Kaj ili lernas ankaŭ tre rapide! Oni ankoraŭ ne esploris kiel la infanoj lernas. La lernaj procezoj aŭtomate disvolviĝas. La infanoj ne rimarkas ke ili lernas. Ilia kapablo malgraŭe ĉiutage kreskas. Tio evidentiĝas ankaŭ por la lingvo. La beboj kapablas nur krii en la unuaj monatoj. Ili kelkmonataĝe diras mallongajn vortojn. El la vortoj estiĝas poste frazoj. Iam poste la infanoj parolas sian gepatran lingvon. Tio bedaŭrinde ne funkcias por la plenkreskuloj. Ili bezonas librojn aŭ alian materialon por lerni. La gramatikajn regulojn ekzemple nur tiel ili povas lerni. Sed la kvarmonataĝaj beboj jam lernas la gramatikon! Esploristoj instruis fremdajn gramatikregulojn al germanaj beboj. Ili tiucele laŭtludigis al ili italajn frazojn. Tiuj frazoj enhavis difinitajn sintaksajn strukturojn. La beboj aŭdis la korektajn frazojn dum ĉirkaŭ kvaronhoro. Post la lernigo oni denove laŭtludigis frazojn al la beboj. Sed tiufoje kelkaj frazoj ne korektis. Dum la beboj aŭskultis la frazojn, ilia cerba aktiveco estis mezurita. La esploristoj povis tiuokaze observi kiel la cerbo reagis al la frazoj. Kaj la beboj montris malsaman aktivecon laŭ la frazoj! Kvankam ili nur mallonge lernis la frazojn, ili registris la erarojn. La beboj evidente ne komprenas kial iuj frazoj malkorektas. Ili baziĝas nur sur sonaj modeloj. Sed tio sufiĉas por lerni lingvon, almenaŭ por la beboj…

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.