egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La negativajn vortojn oni ne tradukas en la gepatran lingvon

Legante, la plurlingvuloj senkonscie tradukas en sian gepatran lingvon. Tio aŭtomate okazas, do la legantoj tion ne rimarkas. Eblus diri ke la cerbo funkcias kiel samtempa tradukisto. Sed ĝi ne ĉion tradukas! Esploro montris ke la cerbo havas enkonstruitan filtrilon. Tiu filtrilo decidas pri tio, kio tradukendas. Kaj ŝajnas kvazaŭ la filtrilo ignorus iujn vortojn. La negativajn vortojn oni ne tradukas en la gepatran lingvon. Por sia eksperimento, la esploristoj elektis denaskajn ĉinparolantojn. Ĉiuj subjektoj parolis la anglan kiel duan lingvon. La subjektoj devis taksi plurajn anglajn vortojn. Tiuj vortoj havis malsamajn emociajn enhavojn. Temis pri pozitivaj, negativaj kaj neŭtralaj terminoj. Dum la subjektoj legis la vortojn, ilia cerbo estis analizita. Tio signifas ke la esploristoj mezuris la cerban aktivecon. Ili povis tiuokaze ekkompreni kiel la cerbo laboras. Kiam vortoj tradukatas, difinitaj signaloj estigatas. Ili indikas ke la cerbo aktivas. Sed la subjektoj montris neniun aktivecon kaze de la negativaj vortoj. Nur la pozitivaj aŭ neŭtralaj terminoj tradukatis. La esploristoj ankoraŭ ne scias la kialon de tio. Teorie, la cerbo devus egale trakti ĉiujn vortojn. Sed povas esti ke la filtrilo mallonge kontrolas ĉiun vorton. Tiu analizatas dum ĝi plu legatas en la dua lingvo. Kiam vorto estas negativa, la memoro estas blokita. Alidirite, ĝi ne povas apogiĝi sur la gepatralingva vorto. La homoj povas tre senteme reagi al la vortoj. La cerbo eble volas protekti ilin kontraŭ emociaj ŝokoj…

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.