belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La historio de la lingviko

La lingvoj ĉiam fascinis la homojn. La historio de la lingviko tial tre longas. La lingviko estas la sistema studo de la lingvo. Jam antaŭ jarmiloj la homoj cerbumis pri la lingvo. Malsamaj kulturoj tiuokaze evoluigis malsamajn sistemojn. Tiel estiĝis malsamaj priskriboj de lingvoj. La hodiaŭa lingviko baziĝas sur antikvaj teorioj. Multaj tradicioj fondiĝis aparte en Grekujo. Sed la plej malnova konata prilingva verko originas el Barato. Ĝin skribis la gramatikisto Śākaṭāyana antaŭ ĉirkaŭ 3000 jaroj. En la antikva epoko, filozofoj kiaj Platono okupiĝis pri lingvoj. Romiaj verkistoj poste plu evoluigis siajn teoriojn. Ankaŭ la araboj evoluigis siajn proprajn tradiciojn en la 8a jarcento. Iliaj verkoj jam montras precizajn priskribojn de la araba lingvo. En la moderna epoko, oni precipe volis esplori la originon de la lingvo. La kleruloj aparte interesiĝis pri la historio de la lingvo. En la 18a jarcento, oni komencis kompari la lingvojn inter si. Tiele, oni volis kompreni kiel la lingvoj evoluas. Oni pli malfrue koncentriĝis je lingvoj kiel sistemo. Kiel la lingvoj funkcias estis la centra demando. Hodiaŭ ekzistaj multaj direktoj ene de la lingviko. Ekde la 50aj jaroj disvolviĝis multaj novaj fakoj. Ilin foje forte influas aliaj sciencoj. Ekzemple, la psiĥolingviko aŭ la interkultura komunikado. La pli novaj lingvikaj skoloj estas tre specialigitaj. Ekzemplo de tio estas la inista lingviko. La historio de la lingviko do pluas... Tiom longe kiom estos lingvoj, la homoj cerbumos pri ili!

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2014. All rights reserved.