egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La komputiloj kapablas rekonstrui aŭditajn vortojn

Kapabli legi pensojn estas malnova revo de la homo. Ĉiu foje ŝatus scii tion, kion aliulo pensantas. Tiu revo ankoraŭ ne realiĝis. Eĉ la moderna teknologio ne kapabligas nin legi pensojn. Tio, kion aliuloj pensas, restas ilia sekreto. Sed ni povas ekscii tion, kion aliuloj aŭdas! Tion montris scienca eksperimento. Esploristoj sukcesis rekonstrui aŭditajn vortojn. Ili tiucele analizis la cerbajn ondojn de subjektoj. Kiam ni aŭdas ion, nia cerbo aktiviĝas. Ĝi devas trakti la aŭditan lingvon. Tiuproceze estiĝas difinita aktiveca modelo. Tiu modelo registreblas per elektrodoj. Kaj ankaŭ tiu registraĵo plutraktiĝeblas! Ĝi perkomputile konverteblas en sonmodelon. Tiele, la aŭdita vorto identigeblas. Tiu principo funkcias por ĉiuj vortoj. Ĉiu de ni aŭdita vorto estigas difinitan signalon. Tiu signalo ĉiam rilatas kun la vortsono. Ĝi do "nur" tradukendas en akustikan signalon. Ĉar kiam oni havas la sonmodelon, oni konas la vorton. En la eksperimento la subjektoj aŭdis verajn vortojn kaj falsajn vortojn. Parto de la aŭditaj vortoj do ne ekzistis. Ankaŭ tiuj vortoj malgraŭe rekonstrueblis. La rekonitaj vortoj prononceblas de komputilo. Sed ankaŭ eblas nur surekranigi ilin. La esploristoj nun esperas la lingvajn signalojn baldaŭ pli bone kompreni. La revo de la penslegado do pluas…

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.