belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

Kial ekzistas tiom multaj malsamaj lingvoj?

Ekzistas hodiaŭ pli ol 6000 malsamaj lingvoj en la mondo. Tial ni bezonas interpretistojn kaj tradukistojn. Antaŭ longega tempo ĉiuj ankoraŭ parolis la saman lingvon. Sed tio ŝanĝiĝis kiam la homoj ekmigris. Ili forlasis sian hejman Afrikon kaj disvastiĝis sur la terglobon. Tiu spaca disiĝo kondukis ankaŭ al lingva disiĝo. Ĉar ĉiu popolo evoluigis sian propran komunikan formon. Multaj malsamaj lingvoj estiĝis el la komuna pralingvo. Sed la homoj neniam restis longe samloke. Tiel la lingvoj pli kaj pli disiĝis unu de la alia. Neniu komuna radiko plu rekoneblis iam poste. Krome, neniu popolo izolite vivis dum jarmiloj. Ĉiam estis kontakto kun aliaj popoloj. Tio modifis la lingvojn. Ili prenis erojn el fremdaj lingvoj aŭ ili miksiĝis. La pluevoluo de la lingvoj do neniam ĉesis. La migroj kaj la kontaktoj do klarigas la multnombrecon de la lingvoj. Sed kial la lingvoj tiom diferencas estas alia demando. Ĉiu evoluhistorio sekvas difinitajn regulojn. Ke la lingvoj estas tiaj, kiaj ili estas, devas do havi kialojn. Pri tiuj kialoj delonge interesiĝas la sciencistoj. Ili ŝatus scii kial la lingvoj diference evoluis. Por tion esplori, oni devas postĉasi la historion de la lingvoj. Tiel identigeblas kio kiam modifiĝis. Ankoraŭ ne sciatas tio, kio influas la evoluon de la lingvoj. Sed la kulturaj faktoroj ŝajnas pli gravaj ol la biologiaj. Tio signifas ke la historio de la popoloj formis ilian lingvon. La lingvoj rakontas al ni evidente pli ol ni kredas...

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2014. All rights reserved.