egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

Indonezio, la lando kun multaj lingvoj

La Respubliko de Indonezio estas unu el la plej grandaj landoj de la terglobo. Ĉirkaŭ 240 milionoj da homoj vivas en la insula ŝtato. Tiuj homoj apartenas al multaj malsamaj popolgrupoj. La nombron de etnaj grupoj en Indonezio oni taksas je preskaŭ 500. Tiuj grupoj havas multajn malsamajn kulturajn tradiciojn. Kaj ili parolas ankaŭ multajn malsamajn lingvojn! Parolatas ĉirkaŭ 250 lingvoj en Indonezio. Al ili aldoniĝas tre multaj dialektoj. La lingvojn de Indonezio oni ĝenerale klasifikas laŭ la popolgrupoj. Estas ekzemple la java aŭ la balia lingvoj. Tiu lingva multnombreco kompreneble kondukas al problemoj. Ĝi malhelpas la efikecon de la ekonomio kaj administrado. Tial enkondukiĝis nacia lingvo en Indonezio. La bahasa indonesia (indonezia) estas la oficiala lingvo ekde la sendependiĝo en 1945. Ĝin oni instruas apud la gepatra lingvo en ĉiuj lernejoj. Tiun lingvon malgraŭe ne parolas ĉiuj loĝantoj de Indonezio. Nur ĉirkaŭ 70 % el la indonezianoj regas la indonezian. La indonezia estas la gepatra lingvo de "nur" 20 milionoj da homoj. La multaj regionaj lingvoj do ankoraŭ multe gravas. La indonezia estas aparte interesa por la lingvemuloj. Ĉar lerni la indonezian havas multajn avantaĝojn. La lingvon oni konsideras relative simpla. La gramatikaj reguloj rapide lerneblas. Por la prononco fidindas la skribmaniero. Ankaŭ la ortografio ne malfacilas. Multaj indoneziaj vortoj originas el aliaj lingvoj. Kaj la indonezia baldaŭ iĝos unu el la plej gravaj lingvoj... Tiuj do estas sufiĉaj kialoj por eklerni ĝin, ĉu ne?

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.