egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

Du lingvoj = du parolcerbareoj!

Ne malgravas por nia cerbo la momento kiam ni lernas lingvon. Ĉar ĝi havas plurajn konservejojn por malsamaj lingvoj. Ne ĉiuj de ni lernataj lingvoj kune konserviĝas. La de ni plenkreskule lernataj lingvoj havas sian propran konservejon. Tio signifas ke la cerbo traktas la novajn regulojn aliloke. Ili ne deponiĝas kune kun la gepatra lingvo. La dulingve kreskantaj homoj male uzas nur unu regionon. Tiun rezulton atingis pluraj esploroj. La neŭrosciencistoj pristudis diversajn subjektojn. Tiuj subjektoj flue parolis du lingvojn. Sed parto de la subjektoj kreskis ambaŭlingve. La alia parto male lernis la duan lingvon pli malfrue. La esploristoj povis mezuri la cerban aktivecon okaze de lingvaj testoj. Ili tiel vidis, kiuj cerbaj areoj laboras dum la testoj. Kaj ili vidis ke la "malfruaj" lernantoj havas du parolcerbareojn! La esploristoj delonge jam supozis la realecon de tio. La cerbvunditoj aperigas malsamajn simptomojn. Cerba vundiĝo povas do konduki al parolproblemoj. La koncernatoj tiam povas la vortojn pli malbone prononci aŭ kompreni. Sed la dulingvaj akcidentviktimoj foje aperigas apartajn simptomojn. Iliaj parolproblemoj ne nepre ĉiam koncernas ambaŭ lingvojn. Se nur unu cerba regiono vundiĝis, la alia povas ankoraŭ funkcii. La pacientoj tiam parolas lingvon pli bone ol la alian. La du lingvojn oni ankaŭ malsamrapide relernas. Tio pruvas ke ambaŭ lingvoj ne samloke konservitas. Ĉar ili ne samtempe lernitis, ili formas du areojn. Ankoraŭ ne sciatas kiel precize nia cerbo administras plurajn lingvojn. Sed la novaj ekkonoj povus konduki al novaj lernaj strategioj...

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.