egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

Tio, kion la vortoj rakontas al ni

En la mondo estas milionoj da libroj. Kiom ĝis hodiaŭ skribitis ne sciatas. Multege da scio konservitas en tiuj libroj. Se oni povus legi ĉiujn, oni scius multon pri la vivo. Ĉar la libroj montras al ni kiel modifiĝas nia mondo. Ĉiu epoko havas siajn proprajn librojn. En ili oni povas identigi tion, kio gravas por la homoj. Bedaŭrinde neniu povas legi ĉiujn librojn. Sed la moderna teknologio povas helpi nin analizi la librojn. Per la ciferecigo eblas konservi librojn kiel donitaĵojn. Ilia enhavo poste analizeblas. La lingvistoj tiel vidas kiel nia lingvo modifiĝas. Sed ankoraŭ pli interese estas kalkuli la oftecon de la vortoj. Tio ebligas dedukti la gravecon de difinitaj aferoj. La sciencistoj analizis pli ol 5 milionojn da libroj. Temis pri libroj el la pasintaj kvin jarcentoj. Oni entute analizis ĉirkaŭ 500 miliardojn da vortoj. La ofteco de la vortoj montras kiel la homoj vivis antaŭe kaj hodiaŭ. En la lingvo speguliĝas la ideoj kaj la tendencoj. Ekzemple, la graveco de la vorto viroj malkreskis. Ĝi hodiaŭ malpli ofte uziĝas ol antaŭe. La ofteco de la vorto virinoj male konsiderinde kreskis. Per la vortoj oni povas vidi ankaŭ tion, kion ni ŝatas manĝi. En la 50aj jaroj tre gravis la vorto glacikremo. Poste furoris la vortoj pico kaj nudeloj. De kelkaj jaroj dominas la termino suŝio. Estas bona novaĵo por ĉiuj lingvemuloj… En nian lingvon ĉiujare eniĝas pliaj vortoj!

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.