egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La blinduloj pli efike traktas la parolon

La homoj ne kapablantaj vidi pli bone aŭdas. Tio ebligas ilin pli facile moviĝi ĉiutage. Sed la blinduloj kapablas pli bone trakti la parolon! Tiun rezulton atingis pluraj sciencaj esploroj. Esploristoj aŭskultigis tekstojn al subjektoj. Tiuokaze, oni klare altigis la parolrapidon. La blindaj subjektoj malgraŭe kapablis kompreni la tekstojn. La vidkapablaj subjektoj male apenaŭ komprenis la frazojn. La parolrapido tro altis por ili. Alia eksperimento kondukis al simila rezulto. Vidkapablaj kaj blindaj subjektoj aŭskultis diversajn frazojn. Parto de la frazoj estis manipulita. La lastan vorton oni anstataŭis per sensenca vorto. La subjektoj devis taksi la frazojn. Li devis decidi ĉu la frazoj estis sencohavaj aŭ sensencaj. Dum la subjektoj plenumis la taskojn, ilia cerbo estis analizita. La esploristoj mezuris difinitajn cerbajn frekvencojn. Ili tiel povis konstati kiel rapide la cerbo plenumis la taskon. Ĉe la blindaj subjektoj, difinita signalo aperis tre rapide. Tiu signalo indikas ke frazo estis analizita. Ĉe la vidkapablaj subjektoj, la signalo aperis konsiderinde pli malfrue. Oni ankoraŭ ne scias kial la blinduloj pli efike traktas la parolon. Sed la sciencistoj havas teorion. Ili kredas ke ilia cerbo intense uzas difinitan cerban regionon. Tio estas la regiono per kiu la vidkapabluloj traktas la vidstimulojn. Ĉe la blinduloj tiu regiono ne estas uzata por la vidkapablo. Ĝi do estas ankoraŭ "libera" por aliaj taskoj. Sekve, la blinduloj havas pli da kapabloj por la paroltraktiĝo.

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.