egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La korpo reagas al la parolo

La lingvo traktiĝas en nia cerbo. Kiam ni aŭskultas aŭ legas, nia cerbo estas aktiva. Tio mezureblas per diversaj metodoj. Sed ne nur nia cerbo reagas al lingva stimulo. Novaj esploroj montras ke la parolo aktivigas ankaŭ nian korpon. Nia korpo laboras kiam ĝi legas aŭ aŭdas iujn vortojn. Tiuj estas precipe vortoj priskribantaj korpajn reagojn. La vorto rideto estas bona ekzemplo de tio. Kiam ni legas tiun vorton, niaj ridaj muskoloj moviĝas. Ankaŭ la negativaj vortoj havas mezureblan efikon. Ekzemplo de tio estas la vorto doloro. Nia korpo montras dolorreageton kiam ni ĝin legas. Eblus ankaŭ diri ke ni imitas tion, kion ni legas aŭ aŭdas. Ju pli figura la parolo estas, des pli klare ni reagas al ĝi. Preciza priskribo rezultigas fortan reagon. La aktivecon de la korpo oni mezuris esplorcele. Al la subjektoj oni montris diversajn vortojn. Temis pri pozitivaj kaj negativaj vortoj. La mimiko de la subjektoj modifiĝis dum la testo. La movoj de la buŝo kaj de la frunto variiĝis. Tio pruvas ke la parolo forte efikas al ni. La vortoj estas pli ol nur komunikilo. Nia cerbo tradukas la parolon en korpan lingvon. Oni ankoraŭ ne esploris kiel tio ekzakte funkcias. Sed eblas ke la rezultoj de la esploro havos sekvojn. La kuracistoj diskutas pri la maniero plej bone trakti la pacientojn. Ĉar multaj malsanuloj devas suferi longan terapion. Kaj tiuokaze oni multe parolas…

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.