egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

Kiu volas paroli, tiu devas skribi!

Ne ĉiam facilas lerni fremdajn lingvojn. Por la lingvolernantoj ofte malfacilas paroli komence. Multaj ne aŭdacas diri frazojn en la nova lingvo. Ili tro timas fari erarojn. Por tiaj lingvolernantoj povus esti solvo skribi. Ĉar kiu volas lerni bone paroli, tiu devus kiel plej eble multe skribi! Skribi helpas nin alkutimiĝi al nova lingvo. Tio havas plurajn kialojn. Skribi kaj paroli malsame funkcias. Temas pri multe pli kompleksa procezo. Skribante ni pli longe cerbumas pri la elektotaj vortoj. Nian cerbon tiuokaze pli intense laborigas la nova lingvo. Skribante ni estas ankaŭ multe pli malstreĉitaj. Tie estas neniu kiu atendas respondon. Ni do malrapide perdas nian timon pro la fremda lingvo. Skribi krome stimulas la kreemon. Ni sentas nin pli liberaj kaj pli ludas kun la nova lingvo. Skribante oni havas ankaŭ pli da tempo ol parolante. Kaj tio subtenas la memorkapablon! Sed la plej granda avantaĝo kiam oni skribas estas la distancigita formo. Tio signifas ke ni povas precize konsideri la rezulton de nia lingvo. Ni ĉion klare vidas antaŭ ni. Ni tiel povas niajn erarojn mem korekti kaj tiuokaze lerni. Principe ne gravas tio, kion ni skribas en la nova lingvo. Nur gravas ke ni regule formulu skribajn frazojn. Kiu volas praktiki tion, tiu povus serĉi alilandan leteramikon. Li iam poste unufoje renkontu tiun persone. Li konstatos ke nun multe pli simplas paroli!

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.