belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

Ankaŭ la emocioj parolas malsamajn lingvojn!

En la mondo parolatas multaj malsamaj lingvoj. Ne ekzistas universala homa lingvo. Sed kio pri nia mimiko? Ĉu universalas la lingvo de la emocioj? Ne, ankaŭ tie estas diferencoj! Oni longe kredis ke ĉiuj homoj same esprimas siajn emociojn. La mimikan lingvon oni konsideris universale komprenebla. Charles Darwin kredis ke la emocioj estas vivgravaj por la homoj. Sekve, ili same kompreniĝu en ĉiuj kulturoj. Sed novaj esploroj kondukas al aliaj rezultoj. Ili montras ke estas diferencoj ankaŭ en la lingvo de la emocioj. Tio signifas ke nian mimikon influas nia kulturo. Tial la homoj en la mondo montras kaj interpretas emociojn malsame. La sciencistoj distingas ses primarajn emociojn. Tiuj estas la ĝojo, la malĝojo, la kolero, la naŭzo, la timo kaj la surprizo. Sed la eŭropanoj havas alian mimikon ol la azianoj. Kaj ili legas aliajn aferojn sur la samaj vizaĝoj. Tion konfirmis diversaj eksperimentoj. Oni tiuokaze montris al subjektoj vizaĝojn sur komputila ekrano. La subjektoj devis priskribi tion, kion ili legas sur la vizaĝoj. La diferenco en la rezultoj havas plurajn kialojn. En iuj kulturoj oni montras emociojn pli forte ol en aliaj. La intensecon de la mimiko oni tial ne same komprenas ĉie. Kaj la homoj el malsamaj kulturoj atentas aliajn aferojn. Vizaĝlegante la azianoj koncentriĝas je la okuloj. La eŭropanoj kaj la amerikanoj aliflanke ankaŭ rigardas la buŝon. Sed unu vizaĝesprimon oni ĝuste komprenas en ĉiuj kulturoj… Temas pri afabla rideto!

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2014. All rights reserved.