belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

Kiu komprenas kiun?

En la mondo estas ĉirkaŭ 7 miliardoj da homoj. Ili ĉiuj havas lingvon. Bedaŭrinde ne ĉiam estas la sama. Por paroli kun aliaj nacioj, ni do devas lerni lingvojn. Tio ofte tre penigas. Sed estas lingvoj kiuj tre similas. Iliaj parolantoj komprenas unu la alian ne regante la alian lingvon. Tion fenomenon oni nomas interkomprenebleco. Tiuteme distingiĝas du variaĵoj. La unua variaĵo estas la parola interkomprenebleco. Tiukaze interkompreniĝas tiuj parolantaj unu kun la alia. Sed ili ne komprenas la skriban formon de la alia lingvo. Tio ŝuldiĝas al la fakto ke la lingvoj malsame skribiĝas. Ekzemplo de tio estas la lingvoj hindia kaj urdua. La skriba interkomprenebleco estas la dua variaĵo. Tiukaze la alia lingvo skribe kompreniĝas. Sed tiuj parolantaj unu kun la alia malbone interkompreniĝas. La kialo de tio estas malsamega prononco. La germana kaj nederlanda lingvoj donas ekzemplon de tio. La plej multaj proksime parencaj lingvoj enhavas ambaŭ variaĵojn. Tio signifas ke ili interkompreneblas parole kaj skribe. Ekzemploj de tio estas la rusa kaj ukraina aŭ la taja kaj laosa. Sed ankaŭ estas nesimetria formo de la interkomprenebleco. Tio estas la kazo kiam la parolantoj ne same bone interkompreniĝas. La portugaloj komprenas la hispanojn pli bone ol la hispanoj la portugalojn. Ankaŭ la aŭstroj komprenas la germanojn pli bone ol inverse. En tiuj ekzemploj la prononco aŭ la dialekto malhelpas. Kiu vere volas bone konversacii, tiu devas plu lerni…

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2014. All rights reserved.