egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La nekonataj lingvoj

En la mondo ekzistas pluraj miloj da malsamaj lingvoj. Lingvistoj taksas ke ili nombriĝas inter 6000 kaj 7000. Ilian ekzaktan nombron oni tamen ne konas ĝis hodiaŭ. Tio ŝuldiĝas al la fakto ke estas ankoraŭ multaj malkovrotaj lingvoj. Tiujn lingvojn oni plej ofte parolas en izolitaj regionoj. Ekzemplo de tia regiono estas la Amazona areo. Tie ankoraŭ izolite vivas multaj popoloj. Ili havas neniun kontakton kun la aliaj kulturoj. Malgraŭ tio, ili ĉiuj kompreneble havas sian propran lingvon. Estas ankoraŭ ne konataj lingvoj ankaŭ en aliaj partoj de la terglobo. Ni ankoraŭ ne scias kiom da lingvoj estas en centra Afriko. Kaj ankaŭ Novgvineon oni ankoraŭ ne tute esploris lingvike. La malkovro de nova lingvo ĉiam estas sensacio. Antaŭ ĉirkaŭ du jaroj sciencistoj malkovris la lingvon koro. La lingvon koro oni parolas en nordbarataj vilaĝetoj. Restas nur ĉirkaŭ 1000 homoj regantaj tiun lingvon. Ĝi estas nur parolata. La lingvo koro skribe ne ekzistas. Kiel la lingvo koro povis supervivi tiel longe estas enigmo por la esploristoj. La lingvo koro apartenas al la familio de la tibetobirmaj lingvoj. En la tuta Azio ekzistas ĉirkaŭ 300 tiaj lingvoj. Sed la lingvo koro pli proksime parencas kun neniu el tiuj lingvoj. Tio signifas ke ĝi devas havi sian tute propran historion. Bedaŭrinde la malgrandaj lingvoj tre rapide estingiĝas. Lingvo foje malaperas ene de nur unu generacio. Al esploristoj do restas ofte nur malmulte da tempo por ilin pristudi. Sed ekzistas malgranda espero por la lingvo koro. Oni laŭdire ĝin dokumentas per aŭdvortaro...

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.