egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

Nur la fortaj vortoj postvivas!

La maloftaj vortoj pli ofte modifiĝas ol la ofte uzataj vortoj. Tio povus ŝuldiĝi al la leĝoj de la evoluo. La oftaj genoj malpli modifiĝas tra la tempo. Ili estas pli stabilaj en sia formo. Kaj la samo evidente validas por la vortoj! Oni esplorcele pristudis la anglajn verbojn. Oni por tio komparis la nuntempan formon de la verboj kun la malnovaj formoj. En la angla, la plej oftaj dek verboj estas malregulaj. La plej multaj aliaj verboj estas regulaj. Sed mezepoke la plej multaj verboj ankoraŭ estis malregulaj. Maloftaj malregulaj verboj fariĝas do regulaj verboj. Post 300 jaroj apenaŭ restos malregulaj verboj en la angla. Aliaj esploroj ankaŭ montras ke lingvoj selektiĝas kiel genoj. Esploristoj komparis oftajn vortojn el malsamaj lingvoj. Ili tiuokaze elektis vortojn similajn kaj samsignifajn. Ekzemplo de tio estas la vortoj water, Wasser, vatten. Tiuj vortoj havas la saman radikon, tial ili similas. Ĉar ili estas gravaj vortoj, oni ofte uzis ilin en ĉiu lingvo. Ili tiel povis konservi sian formon kaj similas ĝis hodiaŭ. Malpli gravaj vortoj modifiĝas multe pli rapide. Oni prefere anstataŭas ilin per aliaj vortoj. Tial diferencas la maloftaj vortoj en malsamaj lingvoj. Ankoraŭ ne tute klaras kial la maloftaj vortoj modifiĝas. Eblas ke ili estas ofte malĝuste uzataj aŭ prononcataj. Tio venas el la fakto ke la parolantoj ne bone konas ilin. Sed ankaŭ povas esti ke la gravaj vortoj ĉiam devas sami. Ĉar nur tiel oni povas ĉiam ĝuste kompreni ilin. Kaj la vortoj estas tie por esti komprenataj...

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.