egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La estonteco de la lingvoj

Pli ol 1,3 miliardo da homoj parolas la ĉinan. Sekve, la ĉina estas la plej parolata lingvo en la mondo. Ĝi restos tia ankaŭ en la venontaj jaroj. La estonteco de multaj aliaj lingvoj ŝajnas malpli pozitiva. Ĉar multaj lokaj lingvoj estingiĝos. Nuntempe parolatas ĉirkaŭ 6000 malsamaj lingvoj. Sed fakuloj taksas ke la plimulto el ili estas minacata. Tio signifas ke ĉirkaŭ 90 % el ĉiuj lingvoj malaperos. La plej multaj el ili estingiĝos ekde tiu ĉi jarcento. Tio signifas ke oni perdas po unu lingvon ĉiutage. Ankaŭ la graveco de la unuopaj lingvoj estontece ŝanĝiĝos. La angla ankoraŭ estas je la dua loko. Sed la nombro de la denaskaj parolantoj de lingvoj ne restas konstanta. Pri tio respondecas la demografia disvolviĝo. Post malmultaj jardekoj dominos aliaj lingvoj. Je la dua kaj tria lokoj baldaŭ troveblos la hindia/urdua kaj la araba. La angla prenos nur la kvaran lokon. La germana lingvo tute malaperos el la Pintaj Dek. Anstataŭe la malaja apartenos al la plej gravaj lingvoj. Dum multaj lingvoj estingiĝas, novaj lingvoj estiĝos. Ili estos hibridaj lingvoj. Tiujn lingvajn miksaĵojn oni parolos precipe en urboj. Tute novaj variaĵoj de lingvoj ankaŭ disvolviĝos. Do ekzistos diversaj formoj de la angla lingvo. La nombro de la dulingvuloj en la mondo konsiderinde kreskos. Ne klaras kiel ni estontece parolos. Sed post 100 jaroj ankoraŭ estos malsamaj lingvoj. Oni do ne tiel rapide ĉesos lerni...

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.