egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La malta lingvo

Multaj eŭropanoj volantaj plibonigi sian konon de la angla vojaĝas al Malto. Ĉar la angla estas oficiala lingvo en tiu sudeŭropa insula ŝtato. Kaj Malto estas konata pro siaj multaj lingvolernejoj. Sed ne tial interesas la lando la lingvistojn. Ili interesiĝas pri Malto pro alia kialo. La respubliko Malto ja havas alian oficialan lingvon : la maltan (aŭ malti). Tiu lingvo estiĝis el araba dialekto. Sekve, la malta estas la nura ŝemida lingvo de Eŭropo. Sed la sintakso kaj la fonologio diferencas de la araba. La maltan oni ankaŭ skribas per latinaj literoj. La alfabeto tamen enhavas iujn specialajn signojn. Alifklanke tute mankas la literoj c kaj y. La vortprovizo enhavas erojn el multaj malsamaj lingvoj. Krom la araba enkalkuliĝas precipe la itala kaj la angla. La lingvon ankaŭ influis la fenicoj kaj kartaganoj. Tial estas la malta por iuj esploristoj araba kreola lingvo. En sia historio Malto estis okupita de diversaj potencoj. Ĉiuj postlasis siajn spurojn sur la insuloj Malto, Gozo kaj Comino. La malta tre longe estis nur loka ordinara lingvo. Sed ĝi ĉiam restis la gepatra lingvo de la "aŭtentaj" maltanoj. Ĝin oni ankaŭ transdonis ekskluzive parole. Oni komencis skribi en tiu lingvo nur de la 19a jarcento. La nombron de ĝiaj parolantoj oni taksas hodiaŭ je ĉirkaŭ 330 000. Malto estas ano de la Eŭropa Unio de 2004. Sekve, la malta estas unu el la eŭropuniaj oficialaj lingvoj. Sed por la maltanoj la lingvo simple estas parto de ilia kulturo. Kaj ili ĝojas kiam alilandanoj ankaŭ volas lerni la maltan. Ja estas sufiĉe da lingvolernejoj en Malto…

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.