egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La eŭska lingvo

En Hispanio estas kvar agnoskitaj lingvoj. Tiuj estas la kastilia, la kataluna, la galega kaj la eŭska. La eŭska lingvo estas la nura sen latinidaj radikoj. Ĝin oni parolas en la hispana-franca landlima regiono. Ĉirkaŭ 800 000 homoj parolas la eŭskan. La eŭskan oni konsideras la plej malnova lingvo en la eŭropa kontinento. Sed la originon de tiu lingvo oni ankoraŭ ne konas. La eŭska estas tial ĝis hodiaŭ enigmo por la lingvistoj. La eŭska estas ankaŭ la nura senparenca lingvo de Eŭropo. Tio signifas ke ĝi genetike parencas kun neniu alia lingvo. Kialo de tio povus esti ĝia geografia situo. La montoj kaj marbordoj igis la eŭskan popolon ĉiam izolite vivi. La lingvo tiel supervivis post la hindeŭropaj invadoj. La termino vaskoj (eŭskoj) originas el la latina vascones. La eŭskoj mem nomas sin Euskaldunak, do eŭskparolantoj. Tio montras kiagrade ili identigas sin kun sia lingvo Euskara. Dum jarcentoj la eŭska transdoniĝis precipe parole. Tial estas nur malmultaj skribaj fontoj malnovaj. La lingvo ankoraŭ ne estas tute normigita. La plej multaj eŭskoj estas du- aŭ plurlingvaj. Ili tamen flegas la eŭskajn lingvon kaj kulturon. Ĉar Eŭskujo estas memstara regiono. Tio faciligas la lingvopolitikajn procezojn kaj la kulturajn programojn. La infanoj povas elekti inter eŭsklingvaj kaj kastililingvaj kursoj. Estas ankaŭ diversaj tipe eŭskaj sportoj. Ŝajnas do ke la eŭskaj kulturo kaj lingvo havas estontecon. Cetere eŭskan vorton konas la tuta mondo. Tio estas la familinomo de "El Che" … jes, ĝuste, Guevara!

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.