belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La angla, monda lingvo

La angla estas la plej disvastiĝinta monda lingvo. Sed la plej multajn denaskajn parolantojn havas la mandarena, do la norma ĉina. La angla estas la gepatra lingvo de "nur" 350 milionoj da homoj. La angla havas tamen tre grandan influon al aliaj lingvoj. De la duono de la 20a jarcento ĝi gravegiĝis. Tio ŝuldiĝas precipe al la fakto ke Usono iĝis superpotenco. La angla estas la unua lerneja fremda lingvo en multaj landoj. La internaciaj organizaĵoj uzas la anglan kiel oficialan lingvon. La angla estas ankaŭ la oficiala lingvo aŭ vehikla lingvo de multaj landoj. Sed eblas ke tiujn funkciojn baldaŭ transprenos aliaj lingvoj. La angla apartenas al la okcidentĝermanaj lingvoj. Ĝi do proksime parencas kun lingvoj kiel la germana ekzemple. Sed la lingvo ege modifiĝis en la lastaj 1000 jaroj. Antaŭe, la angla estis fleksia lingvo. Sed la plej multaj finaĵoj kun gramatika funkcio malaperis. La anglan oni tial povas enkalkuli en la izoligaj lingvoj. La lingva tipo do pli similas la ĉinan ol la germanan. Estontece la angla plu simpligitos. La neregulaj verboj verŝajne malaperos. Kompare kun aliaj hindeŭropaj lingvoj la angla simplas. Sed la angla literumado estas tre malfacila. Ĉar la skribmaniero kaj la prononco ege diferencas. La angla ortografio de jarcentoj samas. Sed la prononco konsiderinde modifiĝis. Sekve, oni hodiaŭ plu skribas tiel, kiel oni parolis ĉirkaŭ 1400. Estas ankaŭ multaj neregulaĵoj en la prononco. Nur por la literkombinaĵo ough ekzistas 6 variaĵoj! Testu vi mem! – thorough, thought, through, rough, bough, cough.

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2014. All rights reserved.