belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La tonaj lingvoj

La plej multaj lingvoj parolataj en la mondo estas tonaj lingvoj. En la tonaj lingvoj la tonalto estas decida. Ĝi difinas la signifon de la vortoj aŭ silaboj. La tono do estas esenca parto de la vorto. La plej multaj lingvoj parolataj en Azio estas tonaj lingvoj. Ekzemple la ĉina, la taja kaj la vjetnama apartenas al ili. Ankaŭ en Afriko ekzistas diversaj tonaj lingvoj. Multaj indiĝenaj lingvoj de Ameriko ankaŭ estas tonaj lingvoj. La hindeŭropaj lingvoj enhavas ĝenerale nur tonajn erojn. Tio koncernas la svedan aŭ la serban ekzemple. La nombro de tonaltoj variiĝas laŭ la lingvoj. En la ĉina distingiĝas kvar malsamaj tonoj. La silabo ma do povas havi kvar signifojn. Tiuj estas patrino, kanabo, ĉevalo kaj skoldi. Interese estas ke la tonaj lingvoj ankaŭ efikas al nia aŭdkapablo. Tion montris esploroj pri la absoluta aŭdkapablo. La absoluta aŭdkapablo estas la kapablo ekzakte identigi la aŭditajn tonojn. En Eŭropo kaj Nordameriko tre maloftas la absoluta aŭdkapablo. Malpli ol 1 el 10 000 personoj havas ĝin. Malsamas ĉe la denaskaj ĉinparolantoj. Tie havas naŭoble pli da homoj tiun apartan kapablon. Ni ĉiuj havis la absolutan aŭdkapablon kiam ni estis etinfanoj. Ni ja bezonas ĝin por lerni ĝuste paroli. Sed ĝin bedaŭrinde poste perdas la plej multaj homoj. Kompreneble la tonaltoj ankaŭ gravas en la muziko. Tio aparte validas por la kulturoj parolantaj tonan lingvon. La melodion ili devas tre precize respekti. Se ne, bela amkanto iĝas sensenca kantaĵo!

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2014. All rights reserved.