egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

Lingvo kaj reklamado

La reklamado reprezentas apartan formon de komunikado. Ĝi volas kontaktigi produktantojn kun klientoj. Kiel ĉiu speco de komunikado ankaŭ ĝi havas longan historion. Jam en antikvaj tempoj oni reklamis por politikistoj aŭ tavernoj. La reklama lingvo uzas apartajn erojn de la retoriko. Havante celon, ĝi ankaŭ estas planita komunikado. Ĝi celas atentigi nin, veki nian intereson. Ĝi precipe celas naski en ni deziron obteni produkton kaj aĉeti ĝin. La reklama lingvo tial estas ĝenerale tre simpla. Uziĝas nur malmultaj vortoj kaj simplaj sloganoj. Nia memoro tiuokaze bone registru la enhavon. Oftas iuj vortspecoj kiel adjektivoj kaj superlativoj. Ili priskribas la produkton aparte avantaĝe. La reklama lingvo tial estas ĝenerale tre pozitiveca. Interese estas ke la reklaman lingvon ĉiam influas la kulturo. Tio signifas ke la reklama lingvo rakontas al ni multon pri la socioj. En multaj landoj dominas hodiaŭ konceptoj kiel beleco kaj juneco. Ankaŭ la vortoj estonteco kaj sekureco tre oftas. Aparte en la okcidentaj socioj la anglan oni ŝatas uzi. La anglan oni konsideras moderna kaj internacia. Ĝi do bone taŭgas por la teknikaj produktoj. La eroj el la latinidaj lingvoj reprezentas la ĝuon kaj la pasion. Ilin oni volonte uzas por nutraĵoj aŭ kosmetikaĵoj. Kiu uzas dialekton, tiu substrekas valorojn kiel hejmon kaj tradicion. La produktnomoj ofte estas neologismoj, do novkreitaj vortoj. Ili ĝenerale havas ne signifon sed nur agrablan sonon. Sed iuj produktnomoj povas ankaŭ havi karieron! La nomo de polvosuĉilo eĉ fariĝis verbo - to hoover!

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.