egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La gramatiko malhelpas mensogi!

Ĉiu lingvo havas siajn apartajn karakterizaĵojn. Sed iuj ankaŭ havas tutmonde unikajn ecojn. Inter tiuj estas la lingvo tiriyó. La lingvo tiriyó estas sudamerinda lingvo. Ĝin parolas ĉirkaŭ 2000 homoj en Brazilo kaj Surinamo. Kio apartigas la lingvon tiriyó estas ĝia gramatiko. Ĉar ĝi devigas siajn parolantojn ĉiam diri la veron. Pri tio respondecas la tielnomata frustrativa finaĵo. En la lingvo tiriyó tiu finaĵo aldoniĝas al la verboj. Ĝi montras kiagrade veras frazo. Simpla ekzemplo klarigas kiel tio ekzakte funkcias. Ni prenu la frazon La infano iris al la lernejo. En la lingvo tiriyó la parolanto devas aldoni difinitan finaĵon al la verbo. Per la finaĵo li povas sciigi ĉu li mem vidis la infanon. Sed li ankaŭ povas esprimi la fakton ke li scias tion nur de aliaj personoj. Aŭ li diras per la finaĵo ke li scias ke tio estas mensogo. La parolanto do ion dirante devas sin determini. Tio signifas ke li devas sciigi al la aliaj kiagrade veras sia aserto. Li tiel nenion povas prisilenti aŭ plibeligi. Kiam tiriyó-parolanto preterlasas la finaĵon, lin oni konsideras mensogulo. En Surinamo la oficiala lingvo estas la nederlanda. La tradukoj el la nederlanda al la lingvo tiriyó ofte estas problemaj. Ĉar la plej multaj lingvoj estas multe malpli precizaj. Ili ebligas la parolantojn resti malprecizaj. Tial la interpretistoj ne ĉiam atentas sin determini. Tio malfaciligas la komunikadon kun la tiriyó-parolantoj. Eble la frustrativo estus avantaĝa ankaŭ en aliaj lingvoj!? Ne nur en la politika lingvo…

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.