belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

Lingvoj kaj proverboj

Estas proverboj en ĉiu lingvo. La proverboj do konsistigas gravan parton de la nacia identeco. La proverboj rivelas la valorojn kaj normojn de lando. Ilia formo estas ĝenerale konata kaj fiksita, do ne modifebla. La proverboj ĉiam estas mallongaj kaj koncizaj. En ili ofte uziĝas metaforoj. Multaj proverboj ankaŭ estas poeme konstruitaj. La plej multaj proverboj donas al ni konsilojn aŭ kondutregulojn. Sed iuj proverboj estas klare kritikplenaj. La proverboj ankaŭ tre ofte uzas stereotipojn. Do temas pri supozeble tipaj trajtoj de aliaj landoj aŭ popoloj. La proverboj havas tre longan tradicion. Aristotelo laŭdis ilin kiel mallongajn filozofiajn pecojn. En la retoriko kaj en la literaturo ili estas grava stilfiguro. Kio apartigas ilin estas tio ke ili ĉiam restas aktualaj. Estas propra lingvika fako okupiĝanta pri ili. Multaj proverboj ekzistas en pluraj lingvoj. Ili do povas leksike simili. Malsamlingvuloj tiam uzas la samajn terminojn. Bellende Hunde beißen nicht, Perro que ladra no muerde. (DE-ES) Aliaj proverboj semantike similas. Tio signifas ke la saman enhavon oni reproduktas per aliaj terminoj. Appeler un chat un chat, Dire pane al pane e vino al vino. (FR-IT) La proverboj do helpas nin kompreni aliajn popolojn kaj kulturojn. Plej interesaj estas la proverboj tutmonde troveblaj. Tiuj estas pri la "grandaj" temoj de la homa vivo. Tiuj proverboj do pritraktas universalajn spertojn. Ili montras ke ni ĉiuj samas, kiun ajn lingvon ni parolas!

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2014. All rights reserved.