belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La slavaj lingvoj

300 milionoj da homoj havas slavan lingvon kiel gepatran lingvon. La slavaj lingvoj apartenas al la hindeŭropaj lingvoj. Estas ĉirkaŭ 20 slavaj lingvoj. La plej grava el ili estas la rusa. Pli ol 150 milionoj da homoj parolas la rusan kiel sian gepatran lingvon. Poste sekvas la pola kaj la ukraina kun po 50 milionoj da parolantoj. La slavaj lingvoj estas lingvike dividitaj en plurajn grupojn. Estas la okcidentslavaj, orientslavaj kaj sudslavaj lingvoj. Okcidentslavaj lingvoj estas la pola, la ĉeĥa kaj la slovaka. La rusa, la ukraina kaj la belorusa estas orientslavaj lingvoj. Sudslavaj lingvoj estas la serba, la kroata kaj la bulgara. Krom tiuj ekzistas multaj aliaj slavaj lingvoj. Sed tiujn parolas nur relative malmultaj homoj. La slavaj lingvoj originas el komuna pralingvo. La unuopaj lingvoj relative malfrue evoluis el ĝi. Ili do estas pli junaj ol la ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj. Granda parto de la vortprovizo de la slavaj lingvoj similas. Tio ŝuldiĝas al la fakto ke ili relative malfrue disiĝis unu de la alia. El la scienca vidpunkto la slavaj lingvoj estas konservemaj. Tio signifas ke ili enhavas ankoraŭ multajn malnovajn strukturojn. Aliaj hindeŭropaj lingvoj perdis tiujn malnovajn formojn. La slavaj lingvoj tial estas tre interesaj por la scienca esploro. Per ili eltireblas konkludoj pri pli fruaj lingvoj. La esploristoj tiel provas rekonstrui la hindeŭropan. La slavajn lingvojn karakterizas la vokala malmulteco. Krome, estas multaj sonoj ne aperantaj en aliaj lingvoj. Tial prononcproblemojn ofte havas aparte la okcidenteŭropanoj. Sed ne maltrankviliĝu, ĉio iros glate! En la pola : Wszystko będzie dobrze!

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2014. All rights reserved.