egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

Ĉu patrina lingvo? Patra lingvo!

De kiu vi lernis vian lingvon infanaĝe? Vi senhezite respondos : de la patrino! Tion pensas la plej multaj homoj en la mondo. La termino "patrina lingvo" ekzistas en preskaŭ ĉiuj popoloj. Kaj la angloj kaj la ĉinoj konas ĝin. Eble ĉar la patrinoj pasigas pli da tempo kun la infanoj. Sed freŝaj esploroj kondukas al aliaj rezultoj. Ili montras ke nia lingvo ĝenerale estas la lingvo de niaj patroj. Esploristoj pristudis la heredaĵon kaj lingvojn de miksitaj popoloj. En tiaj popoloj la gepatroj venis el malsamaj kulturoj. Tiuj popoloj aperis antaŭ jarmiloj. Tion kaŭzis grandaj migradaj moviĝoj. La heredaĵo de tiuj miksitaj popoloj estis genetike analizita. Ĝin oni poste komparis kun la lingvo de la popolo. La plej multaj popoloj parolas la lingvon de siaj viraj prapatroj. Tio signifas ke la nacia lingvo estas tiu apartenanta al la Y-kromosomo. La viroj do kunportis sian lingvon en fremdajn landojn. Kaj poste la tie vivantaj virinoj adoptis la novan lingvon de la viroj. Sed ankaŭ hodiaŭ la patroj havas grandan influon je nia lingvo. Ĉar la beboj lernante orientiĝas laŭ la lingvo de siaj patroj. La patroj parolas konsiderinde malpli kun siaj gefiloj. La vira sintakso ankaŭ pli simplas ol la virina. La lingvo de la patroj do pli bone taŭgas por la beboj. Ĝi ne superŝarĝas ilin kaj do pli facile lerneblas. Tial infanoj parolante preferas imiti paĉjon ol panjon. Poste la lingvon de la infano tamen markas la vortprovizo de la patrino. Sekve, nian lingvon influas kaj la patrinoj kaj la patroj. Ĝi do devus nomiĝi la gepatra lingvo!

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.