egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La virinoj kaj la viroj malsame parolas

Ni ĉiuj scias ke la virinoj kaj la viroj malsamas. Sed ĉu vi ankaŭ sciis ke ili malsame parolas? Tion montris pluraj esploroj. La virinoj uzas malsamajn parolajn modelojn ol la viroj. Ili ofte pli nerekte kaj deteniĝeme esprimiĝas. La viroj male uzas ĝenerale rektan kaj klaran lingvon. Sed malsamas ankaŭ la temoj, pri kiuj ili konversacias. La viroj multe parolas pri la novaĵoj, ekonomio aŭ sporto. La virinoj preferas sociajn temojn kiajn la familion aŭ la sanon. La viroj do ŝatas paroli pri faktoj. La virinoj prefere pri homoj. Okulfrapas ke la virinoj klopodas uzi "malfortan" lingvon. Tio signifas ke ili pli prudente aŭ pli ĝentile esprimiĝas. La virinoj ankaŭ starigas pli da demandoj. Ili probable tiel volas krei harmonion kaj eviti konfliktojn. La virinoj krome havas multe pli grandan vortprovizon por la sentoj. Por la viroj la konversacio ofte estas ia konkuro. Ilia lingvo estas klare pli provoka kaj pli agresema. Kaj la viroj diras ĉiutage multe malpli da vortoj ol la virinoj. Iuj esploristoj asertas ke tio ŝuldiĝas al la strukturo de la cerbo. Ĉar la virinaj kaj viraj cerboj malsamas. Tio signifas ke ankaŭ iliaj parolcerbareoj estas malsame strukturitaj. Sed nian lingvon verŝajne influas ankoraŭ aliaj faktoroj. La scienco ankoraŭ tute ne esploris tiun kampon. La virinaj kaj viraj lingvoj malgraŭe ne plene malsamas. La miskomprenoj do ne nepras. Ekzistas multaj strategioj por sukcesa komunikado. La plej simpla estas : pli bone aŭskulti!

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.