egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La kreolaj lingvoj

Ĉu vi sciis ke la germanan oni ankaŭ parolas en la Suda Pacifiko? Tio estas realaĵo! En partoj de Papuo-Nov-Gvineo kaj Aŭstralio oni parolas Unserdeutsch. Tio estas kreola lingvo. La kreolaj lingvoj ekestas en lingvokontaktaj situacioj. Do kiam pluraj malsamaj lingvoj alfrontiĝas. Multaj kreolaj lingvoj intertempe preskaŭ estingiĝis. Sed ankoraŭ 15 milionoj da homoj en la mondo parolas kreolan lingvon. La kreolaj lingvoj ĉiam estas gepatraj lingvoj. Tio malsamas en la kazo de piĝinaj lingvoj. La piĝinaj lingvoj estas tre reduktitaj parolaj formoj. Ili servas nur al la tre simpla interkompreniĝo. La plej multaj kreolaj lingvoj estiĝis koloniepoke. Tial la kreolaj lingvoj ofte baziĝas sur la eŭropaj lingvoj. Karakterizaĵo de la kreolaj lingvoj estas limigita vortprovizo. La kreolaj lingvoj havas sian propran sonsistemon. La gramatiko de la kreolaj lingvoj estas ege simpligita. La komplikajn regulojn simple ignoras la parolantoj. Ĉiu kreola lingvo estas grava parto de la nacia identeco. Tial estas ankaŭ multe da kreollingva literaturo. Por la lingvistoj la kreolaj lingvoj estas aparte interesaj. Ĉar ili montras kiel la lingvoj estiĝas kaj estingiĝas. Ĉe la kreolaj lingvoj sekveblas do la evoluo de la lingvo. Ili ankaŭ pruvas ke lingvo povas modifiĝi kaj adaptiĝi. La fako esploranta la kreolajn lingvojn estas la kreoliko. Unu el la plej famaj kreollingvaj frazoj venas el Jamajko. Bob Marley mondfamigis ĝin – ĉu vi konas ĝin? Tio estas No woman, no cry! (= No, woman, don't cry!)

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.