egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

La latina, ĉu vivanta lingvo?

La angla estas nuntempe la plej grava monda lingvo. Ĝin oni instruas tutmonde kaj ĝi estas oficiala lingvo en multaj landoj. Tiun rolon antaŭe ludis la latina. La latinan origine parolis la latinoj. Ili estis la enloĝantoj de Latio, kies centro estis Romo. La lingvo disvastiĝis kun la ekspansio de la Romia Imperio. En la antikva tempo, la latina estis la gepatra lingvo de multaj popoloj. Ili vivis en Eŭropo, Nordafriko kaj Okcidentazio. Sed la parola latina diferenciĝis de la klasika latina. Ĝi estis ordinara lingvo, nomita vulgara latina. En la romiigitaj regionoj ekzistis malsamaj dialektoj. El la dialektoj disvolviĝis mezepoke naciaj lingvoj. La lingvoj devenantaj el la latina estas la latinidaj lingvoj. Al tiuj apartenas la itala, la hispana kaj la portugala. Ankaŭ la franca kaj la rumana baziĝas sur la latina. Sed la latina ne vere estingiĝis. Ĝis la 19a jarcento ĝi estis grava komerca lingvo. Kaj ĝi restis la lingvo de la kleruloj. Por la scienco ĝis hodiaŭ gravas la latina. Ĉar multaj fakaj terminoj havas latinan devenon. Ankaŭ en lernejoj oni ankoraŭ instruas la latinan kiel fremdan lingvon. Kaj la universitatoj ofte atendas konojn de la latina. La latina do ne estas morta, eĉ se ĝin oni ne plu parolas. De pluraj jaroj la latina eĉ spertas revigliĝon. La nombro de homoj volantaj lerni la latinan denove kreskas. Ĝin oni plu konsideras kiel ŝlosilo al la lingvo kaj kulturo de multaj landoj. Do kuraĝu lerni la latinan! Audaces fortuna adiuvat, la bonŝanco favoras la aŭdaculojn!

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.