egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

Penso kaj lingvo

Nia penso ankaŭ dependas de nia lingvo. Kiam ni pensas, ni "parolas" kun ni mem. Nia lingvo do influas nian vidpunkton pri aferoj. Sed ĉu ni povas pensi la samon malgraŭ malsamaj lingvoj? Aŭ ĉu ni alie pensas ĉar ni alie parolas? Ĉiu popolo havas sian propran vortprovizon. En kelkaj lingvoj mankas iuj vortoj. Estas popoloj, kiuj ne distingas la verdan disde la blua. La parolantoj uzas la saman vorton por ambaŭ koloroj. Kaj ili rekonas la kolorojn pli malbone ol aliaj popoloj. Ili ne kapablas identigi kolornuancojn kaj kolormiksojn. La parolantoj havas problemojn por priskribi la kolorojn. Aliaj lingvoj havas nur tre malmultajn numeralojn. Iliaj parolantoj multe pli malbone kalkulas. Estas ankaŭ lingvoj, kiuj ne konas dekstron kaj maldekstron. Tie la homoj parolas pri nordo kaj sudo, okcidento kaj oriento. Ili kapablas geografie tre bone orientiĝi. Sed ili ne komprenas la terminojn dekstro kaj maldekstro. Kompreneble ne nur nia lingvo influas nian penson. Ankaŭ nia medio kaj nia ĉiutageco markas niajn pensojn. Kiun rolon do ludas la lingvo? Ĉu ĝi limigas nian penson? Aŭ ĉu ni havas vortojn nur por tio, kion ni pensas? Kio estas kaŭzo, kio estas efekto? Ĉiuj ĉi demandoj restas senrespondaj. Ili okupas cerbesploristojn kaj lingvistojn. Sed la temo koncernas nin ĉiujn. Vi estas tio, kion vi parolas?!

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.