egypt
AR
belarus
BE
bulgaria
BG
bangladesh
BN
bosnia
BS
spain
CA
czech_republic
CS
germany
DE
greece
EL
usa
EM
great_britain
EN
esperanto
EO
spain
ES
estonia
ET
iran
FA
finnland
FI
france
FR
israel
HE
croatia
HR
hungary
HU
indonesia
ID
italy
IT
japan
JA
georgia
KA
india
KN
south_korea
KO
lithuania
LT
latvia
LV
india
MR
netherlands
NL
norway
NN
india
PA
poland
PL
portugal
PT
brazil
PX
romania
RO
russia
RU
slovakia
SK
serbia
SR
sweden
SV
ukraine
UK
vietnam
VI
china
ZH

Ĉu ni ĉiuj parolas "Afrike"?

Ne ĉiuj el ni iam estis en Afriko. Sed eblus ke ĉiu lingvo iam estis tie! Tion almenaŭ kredas iuj sciencistoj. Laŭ ili la origino de ĉiuj lingvoj situas en Afriko. De tie ili poste disvastiĝis en la tutan mondon. Entute ekzistas pli ol 6000 malsamaj lingvoj. Sed ili laŭdire havas komunan afrikan radikon. Esploristoj komparis la fonemojn de ĉiuj lingvoj. La fonemoj estas la plej malgrandaj distingeblaj sonunuoj. Se fonemo modifiĝas, ankaŭ la vortsignifo modifiĝas. Ekzemplo el la angla lingvo povas ilustri tion. En la angla dip kaj tip karakterizas malsamajn aferojn. Sekve, /d/ kaj /t/ en la angla estas du malsamaj fonemoj. Plejgrandas tiu sondiverseco en la lingvoj de Afriko. Sed ĝi konsiderinde malgrandiĝas ju pli oni malproksimiĝas de tie. Kaj ĝuste tie la esploristoj vidas la pruvon de sia tezo. Ĉar la etendiĝantaj loĝantaroj iĝas pli samformaj. Ĉe siaj eksteraj randoj malgrandiĝas la genetika diverseco. Tio ŝuldiĝas al la fakto ke ankaŭ la nombro de la "kolonianoj" malpliiĝas. Je malpli la genoj elmigras, des pli unuforma iĝas loĝantaro. La eblaj genkombinoj malpliiĝas. Rezulte, la anoj de elmigrinta loĝantaro similiĝas. La sciencistoj nomas tion la fonda efekto. Forlasante Afrikon la homoj kunprenis sian lingvon. Sed malpli da kolonianoj ankaŭ havas malpli da fonemoj en sia pakaĵo. Tiel unuformiĝas la unuopaj lingvoj kun la tempo. Ŝajnas pruvite ke la Homo sapiens venas el Afriko. Ni scivolas ĉu tio ankaŭ validas por ties lingvo...

text before next text

© Copyright Goethe Verlag GmbH 2015. All rights reserved.